Globish (Gogate)

Ne konfuzenda kun Globish (Nerriere) proponita de Nerrière kiel planlingvo.

Ne konkuzenda kun Global English (monda angla)


Globish (de GLOBal EngLISHmonda angla en Esperanto) ankaŭ konata kiel paralela angla, estas planlingvo proponita de baratano Madhukar Gogate en 1998 al la "Simplified Spelling Society" (poste konata kiel English Spelling Society) de Britio. Laŭ ĝia kreinot ĝi estas artefarita dialekto de la angla lingvo kiu pruvas ke eblas simpligi la ortografion kaj prononcon de la angla lingvo, inkluzive de la uzo de fonetika literumo[1] kaj la forigo de la plej multaj interpunkcioj kaj majuskloj[2].  Ekzemple la angla vorto Color (usona ortografio) aŭ Colour (eŭropa ortografio) oni skribu kalar. Gogate diras ke lia projekto estas rilata, sed sendependa de la angla.

  1. (en) Hitchings, Henry (2011). The Language Wars. Hachette UK. ISBN 9781848545106.
  2. (en) Abley, Mark (2008). The Prodigal Tongue. Houghton Mifflin Harcourt.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search